
Konservi la bildon el programoMia amikino bezonis preni la bildon de la PDF dosiero kaj aldoni ĝin al alia dokumento. Jen klarigo funkcionta ankaŭ por multaj aliaj programoj. Dekstre supre en la klavaro vi trovos la butonon "Print Screen" (presu ekranon), verŝajne nur markitan per iu mallongigo, ekzemple "PrtSc". Tiu ĉi butono ebligas kapti la nunan enhavon de la ekrano kiel bildo, kaj redakti tiun bildon en grafika programo, ekzemple "Pentrilo" en operaciumo Windows. La pentrilon oni ekas per klako al butono "Startu", en grupo "Aldonaĵoj" per "Pentru". Pli facila metodo: premu la klavojn Windows kaj R samtempe (malfermiĝos la fenestro "Eku"), tajpu "mspaint" (sen citiloj) kaj premu na Enter. Do unue montru en la ekrano kion vi volas "foti". Premu klavojn Ctrl kaj Print Screen (nenio videbla okazos). Eku la Pentrilon kaj premu Ctrl kaj V, aŭ en menuo elektu "Redakti" kaj "Enmeti". Tiumaniere en la programon aldoniĝos kiel bildo la fotografaĵo de la tuta ekrano. Unuafoje tio iom konfuzas; dun redaktado oni devas distingi inter programoj mem kaj iliaj bildoj. Nur en grafika redaktilo ni forigos nebezonatajn partojn de la bildo, redaktos se necese, kaj konservos al disko. Konservitan bildon ni povas aldonadi al diversaj dokumentoj. La klavkombinaĵo Alt kaj Print Screen havas similan efikon, sed anstataŭ ol plena ekrano ĝi fotas nur la uzatan fenestron. Tiun kombinaĵon vi verŝajne uzos pli ofte. Sed iam ĝi ne uzeblas, ekzemple se vi volas foti la malfermitan menuon de la programo; premo de klavo Alt kutime fermas la menuon. Tiam uzu Ctrl kaj Print Screen. Kelkajn programojn oni ne povas ĉimaniere foti, ekzemple la video-ludilojn. Anstataŭ ol bildo en la fotografaĵo aperos nur nigra rektangulo. Tio dependas de la maniero komuniki inter programo kaj grafika karto; por ke ludi la videon sufiĉe rapide, tiu komunikado uzas ian "mallongigon" ne komprenitan de klavo Print Screen. Tiu ĉi metodo estas univerzala. Unuopaj programoj iam havas proprajn metodojn por kopii. En programo Adobe Reader vi povas klaki la butonon "Select" en supra butonaro, marki la bildon aŭ ĝian parton, kaj aldoni al pentrilo. La rezulto estos verŝajne la sama. |
Viliam Búr [sk] domáca stránka (feed) viliam@bur.sk ICQ: 133571943 Blogo: Konservi la bildon el programo Ligiloj: |