Vesnot' serĉas tradukantojn

Alproksimiĝas la sekva eldono de libera komputila ludo Batalo por Vesnot'. Se vi havas tempon kaj emon helpi kun ĝia tradukado al la internacia lingvo (aŭ iu alia lingvo), nun estas la plej bona tempo por aliĝi. (Sufiĉas baza kono de komputiloj: dosierujoj, kopiado de dosieroj.)

Se vi ankoraŭ ne konas tiun ĉi ludon, anstataŭ ol longa klarigado -- bonvolu ĝin elŝuti kaj ekludi! Ĝi estas senpaga, funkcias ĉe Vindozo, Linukso, Makintoŝo, la fonto-kodo estas malfermita. Vi povas ludi kontraŭ la komputilo, kontraŭ aliaj homoj per interreto, aŭ pliaj homoj po turnoj ĉe unu komputilo. Se vi ekŝatos ĝi, vi povas ĝin laŭleĝe kopii al viaj konatuloj. Kaj se vi tute ekamos ĝin, vi povas krei proprajn mapojn kaj rakontojn.

La ludo enhavas multege da teksto; verŝajne pli multe ol kutima libera programo. Nuntempe estas ĉirkaŭ 11500 ĉenoj, kaj unu ĉeno povas signifi: unu vorto, kelkaj vortoj, unu frazo, aŭ unu alineo de teksto. Tial estas malfacile kalkuli, sed mi opinias, ke estas inter 200 kaj 500 normo-paĝoj. Ĉi-momente nur kvarono estas tradukita -- la ĉenoj tradukitaj en la antaŭa versio, kaj neŝanĝitaj. Tute ne estas necese traduki ĉion. La ludo enhavas kelkajn sendependajn rakontojn, kaj la tekstoj al ĉiu estas konservitaj aparte; ankaŭ estas tekstoj de la ludo mem (ekzemple menuoj kaj nomoj de butonoj), la nomoj de la milit-unuoj kaj iliaj ecoj, kaj manlibro por ludanto. Se la ludo mem estos tradukita, kaj nur kelkaj elektitaj rakontoj, tio tute sufiĉos. Kvankam, se mirakle aliĝus multe da tradukantoj, ni povus traduki pli multe. La nova versio estos ĉe marto 2008 aŭ poste, do kelkaj volontuloj kapablos fari tio. Kompreneble, se estus pli multe da tradukantoj, estus malpli multe da laboro po unu.

Ĉe interreto vi povas rigardi la aktualan statistikon de tradukado al 39 lingvoj. Por ni gravas la statistiko de traduko al Esperanto, pli precize la supra duono de la tabelo (jen tradukoj de la ludo kaj rakontoj en la ludo; la suba duono estas aldonaj rakontoj, krome elŝuteblaj al interreto). La verdaj partoj estas tradukitaj, la bluaj estas parte tradukitaj, kaj la ruĝaj ne estas tradukitaj. La statistiko aŭtomate ĝisdatiĝas, do se vi revenos al ĝi poste, vi ekvidos, kiel antaŭeniras la traduko. Kaj kun via helpo ĝi antaŭeniros pli rapide.

Se vi do volus aliĝi al la teamo de tradukantoj, bonvolu kontakti min ĉe adreso "viliam (heliko) bur (ĉe) sk", kaj mi klarigos al vi ĉion bezonatan. Koncize dirite: vi elŝutos la tradukilon "poEdit", elŝutos el la retpaĝo la dosieron por traduki (bonvolu informi min pri la dosiero, ke ni hazarde ne prilaboru la saman plurope), tradukos kelkajn ĉenojn (en unu fenestro aperos la angla teksto, en duan vi skribos ĝian tradukon), kaj sendos al mi la partan aŭ plenan tradukon. Pluajn demandojn ni povas solvi per retpoŝto / Jabber / ICQ / MSN.

Se vi volus traduki al iu alia lingvo, bonvolu kontakti la prizorganton de traduko de la lingvo. Se vi volus komenci la tradukon al nova lingvo, bonvolu kontakti min.

Komentoj: 1