
Ekde februaro mi instruasFine de januaro mi finigis mian laborkontrakton en programada firmao, kaj ekde februaro 2008 mi denove (post 10-jara paŭzo) instruas informadikon ĉe gimnazio. Ĉar la fina decido okazis en la lasta momento, kaj nun mi havas tiom da laboro, ke mi ne tre kapablas komuniki, tio ĉi estas la informo por la nesciantoj, kaj la klarigo por la sciantoj sed nekomprenantoj. ;-) Post dek jaroj de programado mi sentas laca kaj mi bezonas ripozon. Mi pli kaj pli konscias, ke tio ne estas kion mi imagis studinte la komputikon en la altlernejo. Foje mi ŝatis programadon; mi ĝoje studadis novaĵojn de informadiko, mi diskutadis pri ili, mi ekpensadis novajn projektojn, kaj mi realigis ilin. Sed dum jaroj tiu ĝojo forflugis, kaj nun mi sentas laboron ĉe komputilo enuigan kaj lacigan. Mi ĝin ne ŝatas, mi ne fieras pri mia farita laboro, mi ne vidas sencon en tia vivo. Pli moderne dirite, mi "forbruliĝis". Pli frue mi perceptis similajn ŝanĝojn ĉe kelkaj miaj kolegoj kaj samaĝuloj, kaj mi ilin ne komprenis. Kaj nun ŝanĝinte sammaniere, oni diras al mi, ke tio estas normale kaj neeviteble. Laboro onidire ne estas amuzado, la plezuron oni trovu en sia libera tempo, kaj la ĝojo onidire foriras kune kun junaĝo kaj restas nur devoj. Mi pensas, ke tio povas esti la sorto de la plejmulto, sed mi konas kelkajn feliĉulojn, en diversaj profesioj trovintajn la sencon la plezuron. Lasttempe eĉ en la IT branĉo oni komencas diradi, ke por pli efika dungito oni bezonas pli ol nur efikan komputilon, altan salajron, regulajn kunsidojn, kaj oftajn datlimojn. Sed tiu progreso estas malrapida, eble pro IT areo daŭre estanta plejparte vira areo, kaj la "tipe vira" aliro al problemoj estas solvi ilin sole kaj silente, aŭ nur antaŭeniri obstine ĝis la tuta elĉerpiĝo. Mia lasta programista laboro estis la ĝisnune plej bona: programado en Ĵavao uzante liberan programaron, iom da desegnaj skemoj kaj ekstrema programado, bonegaj gekolegoj (kaj persone kaj profesiece). Ni aldonu la altajn monatajn salajrojn regule ĝisdatigitajn... simple, dum unu jaro mi lernis labori kun kelkaj novaj teknologioj, mi ekhavis laŭkvalite novajn spertojn el programado, do mi samtempe pligrandigis kaj la monujon kaj la kvalifikon en relative demandata areo. Sed tamen... mi malŝatis kelkajn aĵojn, kaj mi fine konsciis, ke tio ne estas la afero de unuopa firmao, sed ke mi malŝatas la tutan profesion. Mi malŝatas aĵojn, kiujn mi antaŭ kelkaj jaroj ne notus, aŭ ne taksus gravajn. Kaj kiam tio komencas, fariĝas sorĉita cirklo, ĉar se min ne plu ĝojigas la programado, mi malfacile lernas ion novan, do post la agrabla komenco venas haltiĝo. Plej mi malŝatas la unuformecon. Kelkaj projektoj daŭras dum jaroj. Komence oni multon eklernas, sed poste dum tutaj monatoj ripetas la sama afero. Oni plenumas la milion-unuan kaj la milion-duan peton, kiuj laŭkvalite tute ne malsamas. Multobligas la rezultoj de la malbonaj decidoj el la antaŭaj fazoj de la projekto (aŭ de la decidoj kiuj tiutempe aperis bonaj, sed dum la evoluo de la projekto fariĝis bremsoj), ili kaŭzas malagrablajn problemojn, kaj oni devas ilin ripete solvi, sed ne estas tempo sisteme forigi la kaŭzojn, ĉar proksimiĝas la nova limdato, kaj la projekto devas aspekti glate. Poste ne plu estas tempo solvi malnovajn aferojn, ĉar oni devas aldoni novan funkciaron. Post iom da tempo la konservada flanko de laboro kreskas kaj la kreema parto malkreskas; ne plu gravas studadi novaĵojn de la informadiko aŭ desegni sistemojn, sed memori la malfortajn flankojn de ekzistanta sistemo kaj aldoni ankoraŭ unu peco tial ke la tuto ankoraŭ ne disfalu. La ŝanĝo de la firmao estas la plej bona metodo solvi tiun unuformecon -- bedaŭrinde, nur portempe. Vi povas fine forgesi pri la detaloj de la malnova projekto. Vi povas elekti novan kaj interesan teknologion. Elektante inter multaj firmaoj oni povas pli facile demandi altan komencan salajron ol en la malnova firmao demandi pligrandigon de nuna salajro. La salajroj inter IT firmaoj en Slovakio tre malsamas, kaj pligrandigas kun via sperto... se vi la tutan vivo ne sidos en la sama loko. Preterdire se en via firmao estas regulo pri ne parolado pri siaj salajroj, konsciu ke tio estas duflanka afero -- ĝi malebligas al vi ekscii la merkatan koston de via laboro. Bonvolu pripensi tion. Por mi, mi neniam bedaŭris la ŝanĝon de mia laboro, sed kelkfoje mi bedaŭris, ke mi ĝin ne ŝanĝis pli frue. Mi opinias, ke juna homo laboranta en la rapide evoluiĝanta areo kun longtempa manko de kvalifikitaj homoj, preferu la evoluiĝon kaj spertojn super stabileco. Se li aŭ ŝi iam deziros la stabilan sidlokon, la antaŭa riĉa profesia vivo povas nur helpi. Plue mi malŝatis: rigardi ok horojn ĉiutage al la komputila ekrano (sen kunsidoj nur sep horoj kaj duono), esti dum tuta jaro fermita en ejo kun la samaj dek kolegoj, kaj la unuflanka laboro sen ebleco uzi kaj evoluigi miajn aliajn eblecojn kaj interesojn. Ĉar unu el interesoj estas ankaŭ psikologio, mi studis iom pri la ecoj de la ideala laboro. Kaj mi eble surprizos vin, sed la laboro de instruisto estas relativo proksime al tiu idealo. Mi ne volas diri, ke tio estas facila laboro -- male, la facila laboro onin psike ne kontentigas. Sed... La ideala laboro devas havi klaran celon. La instruisto statas sian celon en la komenco de la jaro; por la tuta jaro kaj por la unuopaj lecionoj. Kompreneble ne ĉio estas laŭplane, oni devas multe improvizi; sed en programado oni pri io simila povas nur revi -- la plejmulton de la devoj oni ekscias nur en la lasta momento. Koncentriĝo -- estas nepra en la klasĉambro. Se lernantoj estas bonaj, oni koncentriĝas je klarigo, se ili estas malbonaj, oni koncentriĝas je disciplino; ĉiam do estas io por plene koncentriĝi. Oni ne devas plani la tempon, ĉar ekzistas la horaro. (Oni povas pli bone koncentriĝi je laboro, se oni havas templimon por ĉesi. Sen klara limo, oni ĉiam decidadas, ĉu jam.) Klare post 45 minutoj de koncentriĝo oni devas forsendi la lernantojn de la klasĉambro, kaj ripozi. Dum laboro oni bezonas retrokuplon. Por mallongtempa takso sufiĉas la demando, ĉu ĉio klaras; longtempe oni devas ekzerci kaj ekzameni. Preterdire en tiu ĉi areo mia opinion ŝanĝiĝis dank' al lasttempaj programistaj spertoj. Foje mi opiniis, ke ekzamenado estas nur malagrablaĵo (kaj por instruisto kaj por lernanto); io evitebla, se la lernanto estus sufiĉe interne motivita (jes, tiel estus ideale). Sed nur sub influo de la ekstrema programado (unuo-testado, test-direktita estigo) mi nur ĝin vidas kiel ideala instruilo, se uzita ĝuste. (Pli detale pri tiuj ideoj en iu estonta artikolo.) La ideala laboro devas esti ĝuste malfacila; tre malfacila onin lacigas, tre facila onin enuigas. En instruista laboro oni povas trovi la ĝustan lokon. Minimuma versio: mi prelegos la enhavon de la libro, ekzamenos, kaj finos. (La problemo estas trovi bonan lernolibron por informadiko. Sed troveblas diversaj tekstoj, ekzistas Vikipedio kaj multaj retaj kursoj.) La maksimumo ne ekzistas, oni povas ĉiam pensi pri pli bona klarigo, pli bona instruilo, aŭ eki novajn projektojn kaj kursojn. La grava parto estas, ke oni povas balancigi inter tiuj du flankoj laŭ onia nuntempa bezono, ĉu estas pli bona aŭ malpli bona semajno. Ĉar en siaj limoj, la instruisto estas estro de sia laboro, kaj povas eksperimenti kaj plibonigi. Pli facilas vidi problemojn kiel "kontestoj", se oni povas al ili kreeme reagi; se mi opinias, ke mi eraris, la sekvan lecionon mi povas gvidi tute alie. Kaj instruante informadikon mi tutan tagon parolas pri kion mi ŝatas. Ĉu mi tion priskribis tro ideale? Certe, dum tri semajnoj mi ankaŭ spertis la malbonajn flankojn; pri ili mi skribos venontfoje. Nun mi aldonu, ke mi en ĉiu semajno renkontos proksimume 100 personojn, ke eĉ la plej malbona leciono finos post 45 minutoj, ke mi havas 40 liberajn tagojn jare (kaj mi ne devas labori pli intense antaŭ kaj post libertempo), ke mi povas vidi la bonajn rezultojn de mia laboro (nur je kelkaj studentoj, sed tamen tio estas pli ol mi vidis uzantoj de miaj programoj), kaj ke la parto de mia laboro estas la kreado de lernolibroj kaj lerniloj -- do miaj propraj projektoj. Tio mankis al mi kiel programisto. Do kvankam la ŝanĝo el programisto al instruisto estas finance malbona, mi povas ĝin teni, kaj ĝenerale mi opinias ĝin pliboniga. Certe, nur post kelkaj monatoj mi povos pli bone scii, ĉu tiu nova vivstilo estas longtempe (finance kaj psike) eltenebla. |
Viliam Búr [sk] domáca stránka (feed) viliam@bur.sk ICQ: 133571943 Blogo: Konservi la bildon el programo Ligiloj: |